Interesa legaĵo por lingvemaj esperantistoj

Chomsky, Noam. Lingvo kaj menso / Trad. el la angla Edmund Grimley Evans. – Rotterdam: UEA, 2010. – 188 p. – (Serio Scienca Penso, №2).

Lingvo kaj mensoMalgraŭ tio, ke esperantistoj superaveraĝe interesiĝas pri lingvoj kaj scipovas ilin, ne abundas lingvistika literaturo en esperanto. Ekzistas studoj pri esperanta lingvistiko, pri ties specialaj problemoj, sed mankas libroj pri ĝenerala lingvistiko kaj lingvistika priskribo de aliaj lingvoj. Eĉ lingvistikaj terminaroj mankas; la Etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado (angla-esperanta-hungara kaj germana-esperanta-pola versioj, Koutny 2003, 2008) entenas nur la bazajn terminojn.

Por esperanto tradukliteraturo estis komence kaj ankaŭ nun estas tre grava, ĝi same riĉigas la esperantajn kulturon kaj lingvon kiel la originalaĵoj. El la monda belliteraturo multaj klasikaj verkoj estas tradukitaj esperanten, sed en sciencaj kaj teknikaj terenoj estas grandaj mankoj, ofte ne ekzistas eĉ bazaj enkondukaj verkoj, ne parolante pri aktualaj superrigardaj verkoj.

Bedaŭrinde, la situacio por lingvistiko estas eĉ pli malbona ol averaĝe. Ĉu ni konkludu, ke esperantistoj interesiĝas unuavice pri esperanto, uzas siajn proprajn metodojn por priskribi ĝin? Tiel okazas memvola izoliĝo de aliaj lingvoj kaj de la monda fluo de lingvistikaj pensoj. Aliflanke ni pretendas, ke lingvistoj interesiĝu pri esperanto… Por dialogi kun lingvistoj necesus apliki por ĝia priskribo ankaŭ metodojn uzatajn por naturaj lingvoj. Jes ja, esperanto estas natura lingvo, en la nuna epoko ĝi plenumas ĉiujn funkciojn de naturaj lingvoj. Necesas trovi ĝiajn trajtojn similajn al aliaj naturaj lingvoj kaj ĝiajn specifajn, kiuj distingas ĝin de ili. Tio eblas, se ni uzas similajn kadrojn por la priskribo.

La unua paŝo estas ekkoni la ĝeneralajn mekanismojn malantaŭ ĉiuj lingvoj, ekkoni kaj traduki lingvistikan literaturon. Sed kiel komenci? Ja abundas libroj pri lingvistiko, diversaj skoloj malsame aliras la problemojn kaj la terminoj ne ĉiam kongruas. Plej bone estus traduki lingvistikan enciklopedion, ekzemple, tiun de D. Crystal. Tie diversaj lingvistikaj terenoj estas prezentataj, ne skolospecife, tio spronus la terminologian laboron pri lingvistiko.

Necesus traduki ankaŭ kelkajn klasikaĵojn el lingvistiko. La verkaro de Chomsky certe apartenas al tio, do la elekto de UEA estas bona. Chomsky estas korifeo de moderna lingvistiko; li famiĝis ankaŭ pro sia politika sinteno. Lia lingvistika agado dum pli ol 50 jaroj influis kaj influas forte la lingvistikan pensadon. Fine de la kvindekaj jaroj li kreis novan paradigmon per sia genera gramatiko kontraŭstarante la tiaman kondutisman aliron al lingvoj. Kion elekti de tiu fekunda sciencisto? Liaj lingvistikaj konsideroj multe evoluis de la genera transforma gramatiko tra la universala gramatiko, aperis lia teorio pri principoj kaj parametroj, pri regado kaj ligado ĝis la minimumisma programo kaj eĉ trans ĝi. Eblintus traduki iun el liaj pli aktualaj verkoj ol la Lingvo kaj menso, sed iu ajn elekto estus demandosignebla, ja tio estus nur guto el lia verkaro.

La Lingvo kaj menso estas unu el la famaj verkoj de Chomsky, kiu aperis en tri eldonoj (1968, 1972, 2006) kaj multaj tradukoj. La prelegaro intertempe ampleksiĝis de 3 ĝis 7 ĉapitroj, ja lia aliro ŝanĝiĝis dum la tempo. Li envolvas filozofion kaj psikologion al la traktado de lingvistiko. Pro la prelega fluo, ne estas pluaj subĉapitroj, kiuj povus faciligi la komprenon, nek aparta bibliografio. Sed nekutime, la libro havas kvin antaŭparolojn: du enkondukajn al la esperanta eldono far du esperantistaj lingvistoj kaj tri antaŭparolojn de Chomsky mem por la tri ldonoj.

Probal Dasgupta, kiu havas bonajn fakajn rilatojn kun la aŭtoro kaj konsideras sin genera lingvisto, prezentas la Universalan Gramatikon (kun rimarkoj pri la internacia lingvo), disvolvitan far Chomsky kaj konsideratan kiel bazo por la lingva kapablo de la homa specio kaj genetike hereditan. En la dua antaŭparolo Hiroshi Nagata skizas la evoluon de la ĉefaj tezoj de Chomsky prave ne ellasante kritikon, nome ke “lia esplormaniero estis kaj estas ekskluzive idealigita. Sekve sufiĉas esplori ĉe la angla lingvo por kapti eblajn propraĵojn de la universala gramatiko”. Nagata proponas esplori, kiujn principojn starigitajn kiel universalajn, posedas esperanto, kaj utiligi esperanton por ekzameni la taŭgecon de universala gramatiko – pri tio mi povas nur konsenti.

La rilato de menso kaj lingvo estas baza lingvofilozofia demando, kiu delonge interesas pensulojn. Chomsky prezentas en la unuaj tri ĉapitroj la pasintecon, la nunon kaj la estontecon (en la 1960aj jaroj), kiel lingvoscienco povas kontribui al la studado de la menso. La sekvaj ĉapitroj traktas formon kaj signifon en naturaj lingvoj (4a), la formalan naturon de la lingvo (5a) kaj lingvosciencon kaj filozofion (6a). La 7a ĉapitro Biolingvistiko kaj la homa kapablo estis aldonita por la 3a eldono (2006) kaj spegulas la lastatempan reviziitan aliron de Chomsky al la problemo. Indekso de nomoj kaj nocioj finas la libron.

La traduko de Edmund Grimley Evans estas adekvata, li sukcesis solvi la problemojn, kiujn starigis la esperantigo de terminoj de genera lingvistiko. Tamen pri kelkaj terminoj eblus diskuti. Ekzemple li uzas frazeron por la angla phrase anstataŭ sintagmo, kiu ne estas malbona, sed en la akronimoj ĉe la frazostrukturo, kie F dividiĝas al SF kaj VF, ĝi rememorigas frazon. Krome ĝi uziĝas ankaŭ en la senco de frazrolo (en la supre menciita etvortaro). Por immediate konstituent eblas uzi senperan konstituenton. Mi pridubas ankaŭ la neceson de framo anstataŭ kadro.

La esperantigo de propraj nomoj estas iom danĝera, ja ili identigas homojn kaj lokojn. Aspektas strange sur la titolpaĝo, ke la eldonisto UEA rilatas al Rotterdam (ne Roterdamo), sed Chomsky al Masaĉuseca (ne Massachusetts) Instituto de Teknologio.

La 2a volumo en la serio Scienca Penso (la unua estis la fama verko de Darwin) estas interesa legaĵo por lingvemaj esperantistoj.

Ilona Koutny

Ĉi tiu recenzo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/07/recenzo-17/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Interesa legaĵo por lingvemaj esperantistoj

  1. A. Kuenzli diras:

    Legu fakan/sciencan literaturon, kie vi trovas fakajn recenzojn. Chu ili chiam estas kleraj, tio estas alia demando.

  2. Ibrahim Andalusi diras:

    Mi shatus scii, kio estas “faka kaj klera kritika recenzo”. Mi ne petas facilan recepton, sed shatus konatighi kun faka literaturo pri recenzado, se io tia ekzistas (mi parolas kiel lernema nefakulo). Mi ne volas spekulative inventi miajn proprajn kriteriojn por mise “reinventi la radon”.
    Antaudankeme,

  3. A. Künzli diras:

    Tio ne estas sufiche faka kaj klera kritika recenzo, kia ghi estus atendebla de universitat-nivela profesorino, sed nur ghenerala babilado sur nivelo de unuagrada instruistino, eble ech malpli alta. La problemo estas, ke tiuj recenzantoj ne scias kion skribi (kaj ankau ne kuraghas kritike verki), krom tio mi dubas, chu ili komprenas ion ajn pri Chomsky, kaj lingvistiko entute (eble hungara, sed probable tio jam estas chio).

    La aserto, ke esperanto estas natura lingvo, estas falsa, kaj chu “ĝi plenumas ĉiujn funkciojn de naturaj lingvoj”, estas nura (kaj dubinda) aserto de la Eo-propagando, kiun la “ekstera” lingvistiko ne dividas. Estas pluraj aliaj asertoj, kiuj hirtigas la hararon, do prefere mi haltu chi tie.

    Se oni instruas al la interlingvistikaj studentoj de Poznano tiujn mitojn kaj legendojn, duonverojn kaj fabelojn, tiel ke ili kredos kaj ech remachos ilin, tiam – bonan nokton!

    Krom tio, en recenzoj pri aliaj verkoj ne decas reklami siajn proprajn verkojn komence de la artikolo.

Respondi